Picture of author.
12+ Works 31 Members 3 Reviews 1 Favorited

About the Author

Includes the name: Albert Goodheir

Image credit: via esperanto.net

Works by Albert Goodheir

Associated Works

Bacchae (0406) — Translator, some editions — 1,313 copies, 18 reviews

Tagged

Common Knowledge

Birthdate
1912-06-26
Date of death
1995-12-27
Gender
male

Members

Reviews

3 reviews
Recenzoj
Citaĵo
„ Libroj originale verkitaj en Esperanto pri filozofiaj temoj ne abundas, kaj mi dubas, ĉu ekzistas io simila al ĉi tiu treege interesa kaj bonstila verketo. Mi lernis multe el ĝi.
La doktrino de Baruĥ (poste Benedikto) Spinoza, kiun la sinagogo de Amsterdam solene kondemnis kaj malbenis kaj kies tombo troviĝis en kristana preĝejo, estis nek ateismo (kvankam liaj malamikoj ofte atakis lin kiel ateiston) nek teismo nek deismo nek panteismo en la ordinara senco de tiuj show more vortoj, sed io, kion oni kelkfoje nomis panenteismo ("ĉio en Dio").
D-ro Goodheir tre bone klarigis la filozofion mem, ĝian historian influon kaj ĝian nuntempan signifon.
Mi trovis nur kelkajn faktajn eraretojn. Spinoza ne estis 24-jara, kiam la sinagogo forpelis lin, sed nur 23-jara (li naskiĝis en novembro 1632 kaj oni ekskomunikis lin en julio 1656). La menonitoj ne estas "Nederlanda protestanta sekto", sed tiu religia movado komenciĝi en Svisujo kaj poste ricevis sian nomon laŭ la frisa-nederlanda pastro Menno Simonis. Mi dubas, ke Spinoza "lernis la italan lingvon". Se li konis la verkojn de Giordano Bruno, ili povis esti latinlingvaj.
D-ro Goodheir verkas en bela kaj eĉ eleganta Esperanto. Kelkaj novaj vortformoj kaj vortkunmetoj, kiujn li uzas, ŝajnas al mi tre trafaj : "maljam", "la ĉiomo", "kontraŭfalo" (anstataŭ "seniluziigo").
Eble iu leganto trovos la entuziasmon de la aŭtoro iom troa. En la titolo li diras, ke la filozofio de Spinoza estas "fundita sur roko" kompare al aliaj doktrinoj, kiuj estas "domo konstruita sur sablo" (p. VII).
Laŭ Goodheir "Spinoza estas kritikanto, ne parto de la filozofia tradicio de la Okcidento". Mi memoras similajn dirojn de aliaj aŭtoroj pri Giordano Bruno, Nietzsche kaj Kierkegaard kaj emas pensi, ke ilia unikeco - kiel la unikeco de Spinoza - estas relativa, ne absoluta. Sed mi ne kverelos pri tio. Se d-ro Goodheir ne havus tiom da admiro por Spinoza, li ne estus verkinta ĉi tiun libron - kaj tio estus bedaŭrinda. ”
— majo 1979, William Solzbacher, Esperanto, numero 881(5), paĝo 91
show less
Feb 13, 2023Esperanto

Awards

Statistics

Works
12
Also by
1
Members
31
Popularity
#440,252
Rating
3.8
Reviews
3
ISBNs
6
Languages
1
Favorited
1