Vilmos Benczik (1945–2021)
Author of Baza literatura krestomatio
About the Author
Image credit: By גבריאל זאבי - Own work, CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=105279674
Works by Vilmos Benczik
La arto labori kune : festlibro por Humphrey Tonkin (2010) — Contributor; Contributor — 6 copies, 1 review
Studoj pri la Esperanta Literaturo 3 copies
Sercoj, rakontoj 2 copies
Eszperantó magazin évkönyve 1 copy
Világ és nyelv évkönyve 1 copy
Associated Works
Tagged
Common Knowledge
- Canonical name
- Benczik, Vilmos
- Other names
- BENCZIK, Vilmos
BENCZIK Vilmos,
BENCZIK, Wilmos
BENCZIK Wilmos, - Birthdate
- 1945-07-11
- Date of death
- 2021-02-27
- Gender
- male
- Occupations
- linguist
- Organizations
- Academy of Esperanto
- Short biography
- La 27-an de februaro 2021 en Budapeŝto (Hungarujo) forpasis Vilmos Benczik, unu el la plej elstaraj esperantistoj de nia epoko. Vilmos Benczik naskiĝis en la hungara vilaĝo Szár, la 11-an de julio 1945. Li esperantistiĝis dum sia adoleska aĝo, en 1959. Ekde tiam li grave kontribuis al la Esperanto-kulturo, per verkado kaj tradukado kaj per redaktora kaj eldonista laboroj.
Benczik kunlaboris kun multaj periodaĵoj en Esperanto per recenzoj, eseoj, tradukoj, speciale por Norda Prismo, kiu aperadis de 1955 ĝis 1975. De 1977 ĝis 1990 li redaktis la kulturan gazeton en Esperanto Hungara Vivo. Li estis redaktoro de multaj gravaj eldonaĵoj, kiel Libro de Romanoj (1979), Studoj pri la Esperanta Literaturo (1980), Hungara Antologio (1983) kaj aliaj.
Lia kontribuo al la organizita Esperanta movado sendube estis kolose impresa. Inter la 1970-aj kaj 1990-aj jaroj Benczik sukcesis apliki siajn kreajn talentojn, direktorante la eldonan fakon de Hungara Esperanto-Asocio (HEA). Laŭ la takso de István Ertl, dum tiu ĉi periodo, sub la gvidado de Benczik, aperis ne malpli ol 138 Esperantaj titoloj kun la suma eldonkvanto de ĉirkaŭ 370 000 ekzempleroj.
Pedagogo, li estis profesoro de la hungara universitato ELTE (la budapeŝta Scienca Universitato Loránd Eötvös). Kiel esperantisto li okupis postenojn en la Estraro de HEA (1965–1967; 1978–1992), kaj inter 1990 kaj 1992 li estis ĝia prezidanto. Ekde 2001 li estis membro de la Akademio de Esperanto.
Benczik ankaŭ grave kontribuis al la agado de Universala Esperanto-Asocio. Li membriĝis en UEA en 1977 kaj poste fariĝis Dumviva Membro de la Asocio. Dum ses jaroj li estis komitatano C de UEA (1980–1986) kaj prezidanto de la juĝkomisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA (1986–2002). Li partoprenis en ĉ. 20 Universalaj Kongresoj. En 2016 li estis elektita Honora Membro de UEA. La 11-an de julio 2020 Vilmos Benczik festis sian 75-jaran naskiĝdatrevenon.
Members
Discussions
Bibliographie in Zwischen �t�p� und Wirklichkeit: Konstruierte Sprachen für die gl�b�l�s�rt� Welt (June 2012)
Reviews
You May Also Like
Associated Authors
Statistics
- Works
- 20
- Also by
- 1
- Members
- 62
- Popularity
- #271,093
- Rating
- 4.1
- Reviews
- 4
- ISBNs
- 18
- Languages
- 2
- Favorited
- 1



